Ĉina ĉefministro urĝas Orient-Azian Pintkunvenon pli bone antaŭenigi regionan stabilecon kaj prosperon
Yu Publikigita: 2023-09-07 20:50:09

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde urĝis la Orient-Azian Pintkunvenon persisti en sia propra rolo kaj ludi pli grandan rolon por helpi realigon de longtempa stabileco kaj daŭra prospero en la regiono fronte al la nova situacio kaj defioj.

Dum parolado al la kunveno okazigita en Ĝakarto, Li diris, ke la pintkunveno unue devas pli bone ludi sian rolon en antaŭenigo de disvolviĝo kaj kreskigo de la regiono.

Li diris, ke due, ĝi devas pli bone ludi la rolon de strategia dialogo por plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon inter ĉiuj partioj.

La ĉina ĉefministro ankaŭ alvokis la pintkunvenon faciligi la centrecon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj kune antaŭenigi inkluzivan kaj kungajnan kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree