Xi vizitis vilaĝanojn trafitajn de inundoj en ĉina nordorienta provinco Heilongjiang
Yu Publikigita: 2023-09-07 20:58:51

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĵaŭde vizitis vilaĝanojn trafitajn de inundoj en la urbo Shangzhi de la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang.

En la vilaĝo Longwangmiao, Xi eniris la kampojn por kontroli la influon de la inundoj sur la rizokultivaĵoj. Li ankaŭ inspektis la laboron pri la restarigo de difektitaj domoj kaj infrastrukturo dum marŝado laŭ la stratoj.

Dum vizito al la hejmoj de vilaĝanoj por informiĝo pri iliaj perdoj kaj liverado de ĉiutagaj necesaĵoj, Xi instigis al ili plifortigi sian fidon pri venko kontraŭ malfaciloj. Li esprimis la esperon, ke ili baldaŭ povos rekomenci normalan laboron kaj vivon, kaj ke iliaj vivoj daŭre pliboniĝos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree