Komenciĝis torĉa stafetado por la 19a Azia Sportkonkurso en Hangzhou, gastiganto-urbo en la orienta ĉina provinco Zhejiang, vendrede.
La torĉa stafetado turneos en la urboj Huzhou, Jiaxing, Shaoxing, Ningbo, Zhoushan, Taizhou, Wenzhou, Lishui, Jinhua kaj Quzhou en la venontaj tagoj, kaj revenos al Hangzhou la 20-an de septembro por la lasta stacio. La malferma ceremonio okazos la 23-an de septembro.