Li Qiang interparolis kun indonezia prezidento
Ĝoja Publikigita: 2023-09-08 16:40:14

Ĉina ĉefministro Li Qiang interparolis kun indonezia prezidento Joko Widodo vendrede antaŭtagmeze en Ĝakarto, Indonezio.

Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Indonezio por fari plenan preparon por oficiala funkciado de Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio laboros kun Indonezio por fari la Regionan Ampleksan Ekonomian Koridoron kaj "Du landoj, Ĝemalaj Parkoj" novaj flagŝipaj projektoj de kunlaboro kadre de la Zono kaj Vojo.

En sia dialogo kun ĉina ĉefministro, indonezia prezidento Joko Widodo diris, ke lia lando kontinue disvolvos la Bandungan Spiriton kaj pretas labori kun Ĉinio por antaŭenigi regionan kunlaboron kaj komune protekti regionan pacon, stabilecon kaj prosperon. Widodo diris, ke Indonezio persistas en la principo de unu Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree