Internulejoj estas viveca ekzemplo de protekto de homaj rajtoj kaj kulturaj tradicioj en Tibeto
Yu Publikigita: 2023-09-08 20:03:25

Laŭ la oficejo de proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, raportisto el la novaĵ-agentejo Bloomberg demandis la 23an de aŭgusto en gazegara konferenco de la ministerio: Usono anoncis marde, ke ĝi efektivigos vizajn limigojn al iuj ĉinaj oficialuloj suspektataj pri deviga integriĝo de tibetaj infanoj al ĉefflua socio de Ĉinio. Kio estas la respondo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj al ĉi tio?

Proparolanto Wang Wenbin diris, ke Usono malatentas la faktojn kaj aplikas kontraŭleĝajn sankciojn al ĉinaj oficialuloj je la preteksto de la tibeta demando, kio serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, grave damaĝas la interesojn de Ĉinio kaj serioze malobservas la bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas ĉi tion.

Pro alta latitudo homoj en iuj regionoj de Tibeto, Ĉinio loĝas tre dise. Infanoj de paŝtistoj devas iris longan vojon por viziti lernejojn. Estas malfacile certigi la nombron de instruistoj kaj la kvaliton de instruado per edukado de disaj lernejoj. Por certigi la egalan rajton de ĉiuj infanoj pri edukado, internulejoj estis establitaj laŭ realaj bezonoj. La aliĝo tute dependas de la deziroj kaj bezonoj de la lernantoj kaj iliaj gepatroj. Lernantoj de internulejoj povas elekti hejmenreveni en ĉiu semajnfino, festoj kaj vintraj kaj someraj ferioj. Gepatroj povas viziti siajn infanojn en ajna momento kaj repreni ilin laŭ bezono. Samtempe, koncernaj lernejoj ĝenerale donas tradiciajn kulturajn kursojn kiel tiujn de tibeta lingvo kaj etna danco, kaj liveras altebenaĵajn tradiciajn manĝaĵojn. La lernantoj povas sin vesti per etnaj kostumoj dum lernejaj tagoj. Tibetaj internulejoj estas viveca ekzemplo de protekto de homaj rajtoj kaj kulturaj tradicioj en Tibeto, kaj la tiel nomata "deviga asimilado" estas tute senfonda.

Kontraste, en Usono, pli ol 4,7 milionoj da indiĝenaj indianoj estis buĉitaj en historio, kaj etnaj minoritatoj kiel afrikaj kaj aziaj usonanoj estis trafitaj de rasa diskriminacio. En la lastaj jaroj, usonaj armitaj agresoj kaŭzis milionojn da viktimoj en Afganio, Irako, Libio kaj Sirio. Usono vere devas sin ekzameni, anstataŭ funkcii kiel "juĝisto" kaj svingi "bastonon de homaj rajtoj" por interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj.

La proparolanto akcentis, ke tibetaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio kaj ne toleras intervenon de iu ajn ekstera forto. Usono devas respekti la faktojn, observi siajn promesojn pri la tibeta demando, ĉesi uzi la tibetan demandon por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj damaĝi la interesojn de Ĉinio, kaj tuj revoki la malĝustan decidon. Alie, Ĉinio certe faros decidan kaj fortan respondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree