Ĉina ĉefministro: Ekonomiaj temoj devas ne esti politikigitaj
Ĝoja Publikigita: 2023-09-08 15:39:35

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde diris, ke la mondo devas komune rezisti al la praktiko de troemfazo de sekureca koncepto kaj politikigo de ekonomiaj temoj.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres dum kunvenoj de gvidantoj pri kunlaboro de Orienta Azio en Ĝakarto, Indonezio, nome la 26-a Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), la 26-a Pintkuveno de ASOAL Plus Tri kaj la 18-a Orient-Azia Pintkunveno.

Ĉina ĉefministro diris, ke la nuna internacia situacio plenas je ŝanĝiĝoj kaj malordo, ju pli estas severa la situacio, des pli necesa unuiĝo de la internacia komunumo kaj kunlaboro por renkonti defiojn.

Li vokis, ke la internacia komunumo sekvu la koncepton de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco kaj persist en filozofio de malferma kaj inkluziva disvolvo.

Guterres diris, ke alfrontante diversajn defiojn, landoj devas unuiĝi, pliigi reciprokan konfidon, malebligi fragmentigon de la monda ekonomio kaj komune trakti mondajn defiojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree