Ĉinio pretas kun Sud-Koreio antaŭenigi rilatojn
Ĝoja Publikigita: 2023-09-08 15:37:00

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde diris, ke Ĉinio pretas labori kun Sud-Koreio por rezisti interferon, renkonti unu la alian duonvoje kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn por reflekti ŝanĝiĝojn de la epoko.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol dum kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro en Ĝakarto, Indonezio, nome la 26-a Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), la 26-a Pintkuveno de ASOAL Plus Tri kaj la 18-a Orient-Azia Pintkunveno.

Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol faris profundan interŝanĝon de opinioj pri la duflankaj rilatoj dum la Pintkunveno de G20 en Balio, Indonezio, lastjare.

Li ankaŭ alvokis, ke la du flankoj plenumu gravajn konsentojn atingitajn de la ŝtatestroj de la du landoj, konservu la originan intencon de starigo de la diplomatiaj rilatoj, pliigu politikan konfidon, por pli bone profitigi la du popolojn kaj akceli regionan pacon, stabilecon, disvolvon kaj prosperon.

Sudkorea prezidento diris, ke li deziras grandan sukceson al la Azia Sportkonkurso en Hangzhou.

Yoon diris, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio faris grandan progreson en la dulandaj rilatoj en la lastaj 30 jaroj, kio profitigis la du landojn kaj du popolojn.

Yoon diris, ke Sud-Koreio pretas labori kun Ĉinio por fortigi komunikadon kaj dialogon sur ĉiuj niveloj, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron sur kampoj ekonomia, komerca, kultura kaj aliaj, efektivigi multflankismon kaj liberan komercon kaj akceli stabilan kaj sanan disvolvon de la dulandaj rilatoj kaj mondan pacon kaj prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree