Ĉina ĉefministro Li Qiang diris ĵaŭde, ke Orienta Azio sufiĉe konscias malfacilojn de disvolvo, necesecon de malfermo kaj la valoron de paco.
Kiam li faris paroladon al la 18-a Orient-Azia Pintkunveno, li menciis, ke en la lastaj jardekoj, Orienta Azio kaptis oportunojn de la epoko en tajdoj de ekonomia tutmondiĝo, firme prenis la ĝustan vojon de malferma disvolvo kaj kungajna kunlaboro, kaj tiel fariĝis grava motoro por monda disvolvo.