Ĉina prezidanto Xi Jinping iris al la Harbina Inĝenieria Universitato por informiĝi pri disvolviĝo de la universitato kaj ĝiaj kontribuoj al nacidefenda scienco kaj teknologio de la lando. Li rigardis eksponadon de atingoj de la universitato en instruado kaj esploro ĵaŭde matene dum sia inspektado en la provinco Heilongjiang.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke post kelkaj tagoj estos la Instruista Tago de Ĉinio, kiu falas en la 10an de septembro, kaj li deziras al ĉiuj instruistoj de la universitato ĝojan feston.