Ĉinio firme oponas maljustajn akuzojn de Usono kontraŭ Ĉinio en Orient-Azia Pintkunveno
Yu Publikigita: 2023-09-08 13:36:25

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la ĉina flanko firme oponas maljustajn akuzojn de Usono kontraŭ Ĉinio en Orient-Azia Pintkunveno kaj faris seriozajn demarŝojn al la usona flanko.

La proparolanto faris la rimarkojn responde al akuzoj faritaj de la usona delegito en Ĉinio pri Tajvano kaj la Suda Ĉina Maro en la Orient-Azia Pintkunveno ĵaŭde.

La proparolanto emfazis, ke la tajvana demando estas nur la interna afero de Ĉinio, kiu ne toleras fremdlandan intervenon, kaj atentigis, ke la plej granda minaco al paco en la Tajvana Markolo devenas de separismaj agadoj por "tajvana sendependeco" kaj la fremdlanda kompliceco kaj subteno, kiujn ili ricevas.

La proparolanto aldonis, ke por efike konservi transmarkolan pacon kaj stabilecon, absolute necese estas firme oponi "tajvanan sendependecon".

"Ni urĝas Usonon serioze observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, ĉesi uzi la tajvanan demandon por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj fari konkretajn agojn por subteni transmarkolan pacon kaj stabilecon, sed ne alimaniere.

La proparolanto diris, ke iu neregiona lando celis krei malordon, provoki konfrontiĝon kaj endanĝerigi regionan pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro, kaj Ĉinio ĉiam oponas tion."

La proparolanto diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj faras aktivajn klopodojn por antaŭenigi la konsiliĝon pri Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro, kaj landoj ekster la regiono devas respekti la klopodojn faritajn de regionaj landoj por ellaboro de reguloj kaj konservo de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree