Xi urĝas instruistojn kontribui pli multe al realigo de nacia rejuniĝo
Ema Publikigita: 2023-09-09 18:18:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la ĉinajn instruistojn fari pli grandajn kontribuojn por konstrui pli fortan Ĉinion kaj realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en letero sendita al reprezentantoj de elstaraj instruistoj ĉeestantaj kunvenon en Pekino sabate.

En la letero, Xi, nome de la Centra Komitato de la KPĈ, sendis salutojn al instruistoj kaj ĉiuj aliaj homoj, kiuj laboras en la eduka sektoro tra la tuta lando, antaŭ la Instruista Tago la 10a de septembro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree