Xi gratulis Kim Jong Un pro 75a datreveno de fondiĝo de KDPR
Ema Publikigita: 2023-09-09 14:50:36

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, sabate sendis mesaĝon de gratulo al Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio kaj prezidanto de la Ŝtataj Aferoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pri la 75a datreveno de la fondo de la lando.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj KDPR estas amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj. Fronte al la akcelantaj ŝanĝoj senprecedencaj en jarcento, kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia kaj regiona situacio, konservi, firmigi kaj disvolvi la tracidiciajn amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj ĉiam estas la neŝancelebla pozicio de la KPĈ kaj la ĉina registaro. Sub la nova situacio, Ĉinio volas kunlabori kun KDPR por plifortigi strategian komunikadon, profundigi praktikan kunlaboron, antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj KDPR por konservi la ritmon de la tempo, atingi pli grandan disvolvadon, pli bone profitigi la du popolojn kaj pli grande kontribui al konservado de regiona paco kaj stabileco, kaj disvolviĝo kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree