Nur estas komenco, ke Japana popolamaso akuzis registaron pri kontraŭleĝa ellaso de nuklee poluita akvo
Ĝoja Publikigita: 2023-09-09 17:56:46

Pli ol cent japanoj vendrede prezentis akton de akuzado al juĝejo de Fukushima por akuzi la japanan registaron kaj Tokian Elektropovan Kompanion pri ilia ellaso de nuklee poluita akvo en maron sen permeso, postulante, ke juĝejo fari decidon haltigi la agon. Tiu ĉi estas la unua akuzado por haltigi ellason de poluita akvo en maron en Japanio, ankaŭ la kazo, ke japana popolamaso refoje prenas leĝarmilon por defendi proprajn rajtojn post kiam japana grupo de civitanoj denuncis ĉefministron Fumio Kishida.

Laŭ donitaĵoj de Tokia Elektroprova Kompanio, komenciĝos la ellaso de dua amaso fine de septembro post finellaso de la unuaj 7 800 tunoj da nuklee poluita akvo en maron en la 10-a de septembro. Estas senprecedenca aventuro ellasi nuklee poluitan akvon en maron kaj rilatas al monda mara ekologio, sano de popoloj kaj rajtoj de posteuloj. La akuzado de japanoj al la registaro montras profundan maltrankvilon kaj fortan kondamnon de diversaj flankoj.

Sed estas neimageble strange, ke la japana registaro ĉe la sidloko de "akuzito" lastatempe ludis la rolon de "akuzanto" kaj akuzis Ĉinion en la Monda Komerca Organizo (MKO), postulante, ke Ĉinio nuligu limigajn rimedojn kontraŭ importado de japanaj akvoproduktoj.

Tio ne estas la unua "akuzado" de Japanio. Septembre de 2013 la sudkorea registaro haltigis importadon de akvoproduktoj de 8 gubernioj de Japanio, inkluzive de Fukushima kaj importadon de 27 specoj de agrikulturaj produktoj de 15 gubernioj de Japanio. En 2015 la japana registaro prezentis akuzadon al la MKO, dirante, ke la sudkorea malpermeso malobeis regularon de la MKO. Finfine la MKO decidis, ke malsukcesis la akuzado de la japana registaro kaj estas raciaj la sudkoreaj rimedoj.

Multaj fakuloj diris, ke la japana akuzado pri Ĉinio en la MKO tute ne havas bazon kaj ĉinaj kontraŭrimedoj havas plenajn leĝbazojn.

En la lastaj sinsekvaj tagoj Japanio kiel eble plej multe ŝajnigis sin "viktimo" per troigo de tiel nomata "telefono de ĉina protesto" kaj ekuzado en la MKO, provante anticipe konfuzi la publikan opinion kaj nigron kun blanko. Kiel ajn la japana registaro "forĵeti sian eraron sur alian", kiel ajn ĝi celis Ĉinion, kiu estas la ĉefkrimulo de la perdo de japana ekonomio kaj fiŝado, kaj kiu donis grandan riskon al monda mara ekologio kaj popola sano, ĝin klare scias la mondaj popoloj, inkluzive de la japana. Kaj leĝa akuzado de diversaj flankoj ĝuste estas la plej bona atesto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree