Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis "skribi novan ĉapitron" por klopodi por la plena revigligo de nordorienta Ĉinio.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la kunveno okazinta en Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang ĵaŭde posttagmeze.
Por revigligi nordorientan Ĉinion en la nova epoko, Xi alvokis pliigi subtenon kaj stimuli memmotivon. Li emfazis la neceson ekbruligi vojon de altkvalita kaj daŭripova disvolviĝo per pli da kuraĝo kaj konkretaj agoj.