Ĉina ĉefministro Li Qiang urĝis sabate membrojn de Grupo 20 (G20) firme akceli ekonomian tutmondiĝon kaj fortigi unuiĝon, kunlaboron kaj inkluzivecon de G20.
Li diris en sia parolado al la unua sesio de la 18-a Pintkunveno de G20, ke membroj de G20 devas persisti en la originala aspiro de unuiĝo kaj kunlaboro kaj preni sur ŝultrojn la epokan respondecon de paco kaj disvolvo.
Li urĝis, ke membroj de G20 agu kiel partneroj, akcelu mondan ekonomian reprosperon per efektiva fortigo de kunaranĝo de makroekonomia politiko, dissendu konfidon kaj liveru movforton al monda ekonomia kreskado.