Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al brazila prezidento Lula da Silva pro severaj pluvegoj kaj inundoj, kiuj kaŭzis grandan vundon kaj morton de homoj en suda Brazilo.
Xi diris, ke lastatempe severaj pluvegoj kaj inundoj okazis en ŝtato Rio Grande do Sul kaj aliaj lokoj en Brazilo, kiuj kaŭzis grandan kaj seriozan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon. Li, nome de la ĉina registaro kaj la popolo, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj kondolencon al iliaj familianoj kaj la popolanoj en la trafitaj regionoj. Li kredas, ke la katastrofaj areoj en Brazilo certe venkos malfacilojn kaj rekonstruos la hejmon.