Xi sendis gratulmesaĝon al Ĉina-Centrazia Kunlabora Forumo
Ema Publikigita: 2023-09-09 14:48:14

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis gratulmesaĝon al la 10a Ĉina-Centrazia Kunlabora Forumo, kiu malfermiĝis sabate en la orienta ĉina urbo Xiamen, Fujian-provinco.

Xi rimarkigis, ke ekde la starigo de la Kunlabora Forumo de Ĉinio kaj Centra Azio, la skalo kaj influo de la forumo daŭre pligrandiĝas. Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj serĉis kunlaboron kaj disvolvadon per ĉi tiu forumo, kiu helpas plifortigi interkomprenon kaj tradician amikecon, kaj verki novan ĉapitron de bonnajbara amikeco kaj komuna progreso.

Xi emfazis, ke ĉijare estas la 10a datreveno de la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Li esperas, ke ĉiuj flankoj povas rigardi la formon kiel ŝancon kaj plene ludi la rolon de la forumo por plifortigi reciprokan lernadon kaj profundigi kunlaboron por la komuna konstruado de Zono kaj Vojo, antaŭenigi la disvolviĝon de la rilatoj de Ĉinio kun centraziaj landoj kaj atingi pli fruktodonajn rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree