Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al Pujiang-a Noviga Forumo, 2023, kiu malfermiĝis dimanĉe en Ŝanhajo.
Xi rimarkigis en la letero, ke senprecedencaj ŝanĝoj en la mondo akcelis ilian evoluon, kaj nova raŭndo de scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformo akiras impeton. Scienca kaj teknologia novigo estas grava forto por la homaro por kune trakti riskojn kaj defiojn kaj antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon.