Li Qiang ĉeestis trian sesion de 18-a Pintkunveno de G20
Ĝoja Publikigita: 2023-09-10 16:32:21

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe antaŭtagmeze ĉeestis al la tria sesio de la 18-a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) en Nov-Delhio, Hindio, kaj faris paroladon.

Li diris, ke la mondo troviĝas en la malfacila periodo de komplika kaj ŝanĝiĝema disvolvo, kaj sekve de intensiĝo de malfaciloj, necesas pli multe fortigo de fido kaj espero pri la estonteco.

Li diris ankaŭ, ke aspiro pri pli bela estonteco ĉiam estas la lumturo gvidanta la homaron marŝi antaŭen. “Ni povas havi bonan estontecon nur danke al nuna bona laboro.”

Li montris, ke nun plej urĝas disvolvo. Kaj membroj de G20 devas meti temon de disvolvo sur centron de makropolitika kunaranĝo.

La ĉeestantoj diris, ke G20 devas montri respondecon, antaŭenigi internacian kunlaboron, akceli disvolvon inkluzivan, daŭripovan kaj centritan de la homaro, kaj garantii, ke inteligentaj kaj aliaj diĝitaj teknologioj pliigu bonaĵojn de la homaro.

La pintkunveno pasigis Deklaracion de Gvidantoj de G20 en Nov-Delhio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree