Ĉina ĉefministro Li Qiang esperis, ke Italio provizos ĉinajn entreprenojn per egala, justa kaj nediskriminacia komerca medio por ilia investo kaj negoco en la eŭropaj landoj.
Tion esprimis Li sabate en sia renkontiĝo kun itala ĉefministrino Giorgia Meloni dum la Pintkunveno de G20 en Nov-Delhio, Hindio. Li ankaŭ alvokis, ke la ambaŭ flankoj daŭre pliigu duflankan komercon. Li diris, ke Ĉinio daŭre plivastigos merkatan eniropermeson por krei pli da oportunoj al italaj bonkvalitaj produktoj eniri en la ĉinan merkaton.
Li montris, ke la sanaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj estas necesaj kondiĉoj por pli bona disvolvo de la du landoj.
Meloni substrekis, ke kiel du anktivaj civilizacioj, Italio kaj Ĉinio ĝuas longtempajn kaj amikajn interŝanĝojn. Ŝi aldonis, ke Italio volas fortigi interŝanĝojn kaj dialogojn kun Ĉinio sub la duflanka framo por pluapaŝe profundigi kunlaboron kun Ĉinio.