Ĉina ĉefministro renkontis prezidanton de Eŭropa Konsilio
Ĝoja Publikigita: 2023-09-10 17:03:34

Ĉina disvolvo estas oportuno, ne risko, por Eŭropo. Kaj ĉu nun ĉu estonte Ĉinio estas kaj estos la fidinda amiko kaj partnero de Eŭropo. Tion esprimis ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe en sia renkontiĝo kun Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Konsilio, dum la 18a Pintkunveno de G20 en Nov-Delhio, Hindio.

Li Qiang diris, ke inter Ĉinio kaj Eŭropo ne estas geopolitika konflikto, nek fumdamenta konflikto de interesoj. Kaj Ĉinio pretas labori kun Eŭropo por antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolvon de la duflankaj rilatoj.

Charles Michel diris, ke prospera Ĉinio estas bona afero por Eŭropa Unio (EU) kaj la tuta mondo, kaj EU ne intencas malhelpi ĉinan disvolvon. Kaj EU persistas en la principo de unu Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree