"Orientaj Mitaj Bestoj" priskribitaj de Marko Polo
Lucia Publikigita: 2023-09-10 21:00:46

Amikoj mi estas Lucia. Mi havas demandon, kia alia besto krom grandaj pandoj povas rememorigi vin pri Ĉinio?

La respondo eble estas leono! Se vi vizitis ĉinan kvartalon, eble vi vidis potencajn ŝtonleonojn aŭ mirindajn leondancon. Nun mi invitos mian asistanton Super Marko prezenti al vi.

Vidu, la ŝtona ponto apud mi estas la ponto Marko Polo en Pekino. Estas sennombraj ŝtonleonoj ĉi tie. Iuj el ili estas majestaj, iuj klinas la kapojn, kaj iuj rigardas nin per grandaj okuloj. Ili atestas la paŝojn de tempo.

Tiutempe ankaŭ Marko Polo venis ĉi tien. Li ne nur registris la ponton en la libro “Vojaĝoj de Marko Polo”, sed ankaŭ precipe menciis la ŝtonajn leonojn sur la ponto en diversaj formoj.  

Vi eble ne scias, ke leonoj ne estas ĉina origina besto. Laŭ la antikva libro "Hanshu", leonoj devus esti enkondukitaj en Ĉinion kiel donacoj tra la Silka Vojo antaŭ pli ol 2 000 jaroj. Iom post iom, kun la leono kiel la centro, naskiĝis kulturo de leonoj, kiu estis transdonita kaj formis unikan kulturan heredaĵon kaj artan valoron kun ĉinaj trajtoj. Rigardu, leonoj en diversaj formoj videblas ĉie, ne nur antaŭ la Imperiestra Palaco aŭ temploj, sed ankaŭ sur diversaj ŝtofoj de antikva tempo ĝis nun, kio ne nur spegulas la statuson kaj signifon de leonoj en la tradicia ĉina kulturo, sed ankaŭ reflektas la kulturajn interŝanĝojn kaj integriĝojn sur la Silka Vojo.

Mi volas rekomendi la filmon nomatan “I am what I am”, kiu rakontas la kreskon de juna leondancisto.

Kaj venos la dua parto de la filmo “I am what I am” en 2024. Mi jam tre atendas spekti ĝin.

Ĝis la venonta fojo! Ne forgesu komenti al mi! Ĉu vi povas dividi leonan elementon ĉe la flanko de vi? Bonvolu dividi kun ni.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree