Shi Yi, proparolanto de la Orienta Batalkampa Komendejo diris, ke sabate la usona ŝipo "Johnson" kaj la kanada ŝipo "Ottawa" trapasis la Tajvanan Markolon kaj faris publikan pufreklamon. La Orienta Batalkampa Komendejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo organizis mararmeajn kaj aerajn fortojn por kontroli la okazaĵon dum la tuta procezo, kaj traktis la okazaĵon konforme al leĝoj kaj regularoj. Trupoj en la komendejo restas en alta alarmo ĉiam kaj firme protektas nacian suverenecon kaj sekurecon same kiel regionan pacon kaj stabilecon.