Ĉisomere greka junulo Nikolaos Rigopoulos, karesa nomo Niko, pasigis neforgeseblan diplomiĝan ceremonion en Tsinghua-Universitato. Dum la kvarjara studado ĉu fizika ĉu virtuala, Niko sentis profesian sindediĉon kaj scioplenecon de ĉinaj instruistoj, gajnis trezoran amikecon de kunlernantoj kaj spertis senĉesan renoviĝon de Ĉinio… Kaj la vasta kampo de kunlaboro inter Grekio kaj Ĉinio fariĝas granda scenejo por li post la diplomiĝo.