Kion signifas por la mondo la aliĝo de AU al G20?
CMG Publikigita: 2023-09-11 20:30:05

“Aliĝo al G20 evidente plilaŭtigos la voĉon de Afriko ĉu en travidebleco ĉu en influpovo.” En la pasintaj dudek kvar horoj, en la afrika komunumo politika kaj opinipublika ondis la sento de ĝojo. 

La 10an de septembro, la pintkunveno de G20 en Nov-Delhio metis al si la finon. En la kunveno oni havis unu el la plej gravaj fruktoj, tio estas, ĉiuj partioj unuanime akceptis Afrikan Union (AU) kiel oficialan membron de G20. Tio finis la historion de la mekanismo en kiu, krom Sud-Afriko, neniu estis el Afriko. AU, kiel regiona organizaĵo, do fariĝis dua ano de G20 post Eŭropa Unio (EU). Tio estas la natura rezulto el la longtempa klopodado kaj batalado de AU kaj afrikaj landoj, kaj en tio ankaŭ ne mankas la influo de la monda situacio kaj ekstera forto. 

AU konsistanta el kvindek kvin ŝtatoj fondiĝis en 2002 kaj havas vastan reprezentecon. En la lastaj jaroj AU klopode faris voĉojn por interesoj de Afriko tie en internaciaj scenejoj, kaj por aliĝi al G20, grava mastruma platformo por la tutmonda ekonomio, AU faris strebadon dum sep jaroj.

La ekstero ĝenerale opinias, ke Ĉinio ludis ŝlosilan rolon en la procezo ke AU registriĝis al G20. Kiel bona amiko de afrikaj landoj, Ĉinio ĉiam subtenas, ke afrikaj landoj kaj AU ludu pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj ke afrikaj postuloj estu unualoke kontentigitaj en la reformado de la Sekureca Konsilio de UN. Ĉinio estas la unua, kiu eksplicite esprimis sian sintenon subteni al AU aliĝi al G20. Antaŭ nelonge, en la dialogkunveno de ĉina kaj afriklandaj gvidantoj la ĉina flanko refoje emfazis sian opinion pozitive igi Afrikan Union membriĝi al G20. La sukceso, la aliĝo de AU al G20, estas venko de “vera plurflanksimo”.

Pri la forta subteno, kiun donis Ĉinio, Azali Assoumani, la deĵoranta prezidanto de AU kaj la prezidento de Komoroj esprimis sian dankon, kaj esperis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio, por ke ili, ambaŭ flankoj, havu komunan gajnon. La senegala prezidento Macky Sall diris, ke Ĉinio estas fidela kaj firma amiko de afrikaj landoj, dankante, ke Ĉinio la unua publike subtenis la iniciaton anigi Afrikan Union al G20.

Kion al la mondo alportos la membriĝo de AU, en kiu troviĝas kvindek kvin landoj kun 1,4 miliardoj da loĝantoj? Afriko estas la kontinento, kie plej koncentriĝas evoluantaj landoj, kaj pro tio ĝi havas gigantan disvolvan potencialon. Krome, en Afriko estas enormaj riĉfontoj, homaj rimedoj kaj merkatoj. Se unu fojon ili estas integritaj en la tutmondan ekonomion, ili eligos pli grandan potencialon. Kaj laste, kun la membriĝo de AU al G20, la parolrajto de “sudaj landoj” pli potenciĝos, kaj tia pli granda forto naskos subpreman efikon kontraŭ hegemonio kaj politiko de forto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree