Xi alvokas pli fortan militan batalpretecon
Qiujieming Publikigita: 2023-09-11 15:03:24

Ĉina prezidanto Xi Jinping postulis amplekse plibonigi la batalpretecon de la trupoj dum inspektado de ĉefstabejo de armeogrupo en la nordoriento de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn vendrede inspektante la 78an Armeogrupon.

Xi renkontiĝis kun reprezentantoj de la armeogrupo kaj kunfotiĝis kun ili. Li laŭdis la armeajn kaj armitajn policajn fortojn pro ilia rapida kaj kuraĝa partopreno en la helpo al viktimoj de katastrofo kiam inundoj frapis la nordajn kaj nordorientajn regionojn de la lando.

Xi urĝis klopodojn plialtigi la nivelon de batalpreteco, plifortigi la trejnadon en ŝlosilaj kaj malfacilaj flankoj kaj formi novajn batalkapablojn.

Xi ankaŭ emfazis la gravecon plifortigi Partian konstruadon, konservi altan nivelon de integreco kaj unueco de la armitaj fortoj, kaj certigi, ke la militistaro restu stabila kaj sekura.

Zhang Youxia kaj aliaj altrangaj armeaj oficiroj ĉeestis la inspektadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree