Publikiĝis eltiraĵoj el paroloj de Xi pri laborista klaso kaj sindikato
Qiujieming Publikigita: 2023-09-11 16:14:10

Kompilaĵo de eltiraĵoj el paroloj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri la laboro rilata al la laborista klaso kaj sindikato estis publikigita de la Centra Literatura Eldonejo.

Ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel la kerno koncentriĝas pri solidigo de la klasa bazo kaj publika subteno por longdaŭra regado de la Partio kaj por la gvidado de la Partio super sindikata laboro, kaj senŝanceliĝe sekvis la vojon de socialisma sindikata disvolviĝo kun ĉinaj trajtoj.

La paroloj de Xi en tiu ĉi aspekto havas grandan signifon por la noviga disvolviĝo de la laborista movado kaj sindikata laboro en la nova epoko kaj por unuigo kaj mobilizo de centoj da milionoj da laboristoj por kontribui saĝon kaj forton al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio sur ĉiuj frontoj.

Kompilita de la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ, la libro enhavas 240 koncernajn fragmentojn sub ok temoj, eltiritaj el pli ol 70 gravaj parolataj kaj skribitaj verkoj, kiujn Xi faris inter la 15a de novembro 2012 kaj la 7a de julio 2023. Iuj estis publikigitaj unuafoje.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree