La 12an de septembro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis kondolencan mesaĝon al Mohammed Yunus al-Menfi, prezidanto de la Libia Prezidenta Konsilio, kaŭze al uragano, kiu trafis Libion.
Xi notis, ke ŝokas lin la uragano, kiu atakis Libion kaj estigis al ĝi grandan perdon de homoj kaj havaĵoj, kaj ke nome de la ĉinaj registaro kaj popolo li esprimas profundan kondolencon al la pereintoj kaj sinceran simpation al iliaj domanoj kaj la vunditoj, kaj kredante, ke la libia popolo certe povos sin liberigi de la nuna malfacilo kaj venki la katastrofon.