Eble 150 miloj da aŭtolaboristoj strikos en Usono
Qiujieming Publikigita: 2023-09-12 18:01:41

Laŭ la raporto de usona mediato The Associated Press en la 11a de septembro, Unuiĝintaj Aŭto-Laboristoj de Usono eble faros grandan strikon ĉi-semajne. Se General Motors, Ford Motor kaj Stellantis ne povus plenumi la postulojn de laboristoj pri signifa salajrolevo, ĉirkaŭ 146 000 aŭtlaboristoj strikos.

Laŭ la donitaĵoj de Unuiĝintaj Aŭto-Laboristoj de Usono, 97 procentoj da laboristoj subtenas strikon. La aŭtoprodukta industrio konsistigas 3 procentojn da enlanda malneta produkto de Usono, kaj la aŭtoprodukta industrio de Detrojto respondecas pri duono de la usona aŭtomerkato. Longtempa striko ne nur damaĝos la aŭtoproduktan industrion de Usono, kreskigante la prezojn de aŭtoj, sed ankaŭ kaŭzos neripareblajn ekonomiajn perdojn. Anderson Economic Group antaŭdiras, ke se laboristoj ĉe ĉi tiuj tri aŭtokompanioj daŭre strikus dum dek tagoj, la ekonomiaj perdoj estus tiom altaj ĝis preskaŭ 1 miliardo da usonaj dolaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree