Ekstermaraj ĉinoj en Maroko rapide donis kontantan kaj nemonan helpon al katastrofaj regionoj, dum la nombro de mortintoj pro la potenca tertremo antaŭ tri tagoj atingis 2 862.
Sabate, la Ruĝa Kruco de Ĉinio anoncis, ke ĝi liveros al la Maroka Ruĝa Lunarko 200 000 dolarojn en kontanta mono kiel urĝan humanitaran helpon por savado kaj sukurado. Ĝis lunda vespero, la tertremo mortigis 2 862 homojn kaj vundis almenaŭ 2 562 en Maroko, laŭ la lasta ĝisdatigo de la Ministerio de Internaj Aferoj.