Xi respondas al letero de doganistoj
Qiujieming Publikigita: 2023-09-12 18:00:59

Prezidanto Xi Jinping alvokis doganistojn en Ĉinio disvolvi bonan kondutmanieron kaj servi la altkvalitan disvolviĝon kaj altnivelan malfermon de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn lunde en la letero respondante al laboristoj de la doganejo Khunjerab, la terhaveno ĉe la limo inter Ĉinio kaj Pakistano en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio.

En sia letero, Xi diris, ke ili venkis malfacilaĵojn kiel malvarmajn temperaturojn kaj malaltan oksigenan regionon, kaj restis engaĝitaj al siaj devoj, pruvante la bonan spiriton de doganistoj en la nova epoko.

Por ĉi-jare la 20a datreveno de la efektivigo de la dogana rangosistemo en Ĉinio, Xi sincere salutis doganistojn tra la lando.

Laboristoj postenigitaj ĉe la doganejo Khunjerab lastatempe skribis al Xi, esprimante sian decidon kontribui al antaŭenigo de ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree