Proparolanto refutas okcidentan teorion pri kolapso de ĉina ekonomio
Qiujieming Publikigita: 2023-09-13 17:11:43

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke la ĉina ekonomio daŭre renormaliĝas laŭ ĝenerale solida reboniĝo meze de la monda ekonomia reakiro kaj de defia kaj kompleksa ekstera medio ekde la komenco de la kuranta jaro.

Mao Ning, la proparolanto, faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco en respondo al lastatempaj komentoj en Usono kaj Aŭstralio, kiuj priparolis la ekonomion de Ĉinio.

Mao diris: “Ĉiuj specoj de komentoj antaŭdirante kolapson de la ĉina ekonomio daŭre reaperas de tempo al tempo, sed la ekonomio de Ĉinio postvivis ilin ĉiujn. Kio kolapsis estas tiu teorio, ne la ekonomio de Ĉinio.”

Ŝi diris, ke en la unua duono de ĉi tiu jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5,5 procentoj kompare kun la sama periodo en la lasta jaro, precipe pli rapide ol la pasintjaraj 3 procentoj. La Internacia Mona Fonduso antaŭdiris, ke la ĉina ekonomio kreskos je 5,2 procentoj ĉi-jare, kaj kontribuos trionon de la tutmonda kresko.

Ŝi aldonis, ke Ĉinio restos engaĝata al altnivela pordmalfermo, plibonigos kungajnan kunlaboron kaj dividos disvolvajn dividendojn kun aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree