Xi kaj Maduro anoncas altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo
Qiujieming Publikigita: 2023-09-13 20:58:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede en la Granda Popola Halo interparolis kun sia venezuela paralelulo Nicolás Maduro Moros, kiu estas en ŝtata vizito al Ĉinio.

La du ŝtatestroj anoncis levi la ĉina-venezuelan rilaton al ĉiuvetera strategia partnereco.

Xi enkondukis la reformadon kaj malfermon de Ĉinio, precipe la konstruadon de specialaj ekonomiaj zonoj, kaj montris, ke reformado kaj malfermo estas ŝlosilo por Ĉinio, kaj estas grava faro por determini la sorton de la nuntempa Ĉinio. Ĉinio domaĝas la valoran sperton akiritan en ĉi tiu procezo kaj daŭre antaŭenpuŝos reformadon kaj malfermon.

Xi diris, ke neniu forto povas haltigi la disvolviĝon kaj progreson de Ĉinio, kaj ke Ĉinio volas kunlabori kun Venezuelo, kaj ili firme subtenas unu la alian por esplori disvolvajn vojojn, kiuj konvenas al iliaj naciaj kondiĉoj, plifortigante interkomunikon pri spertoj de partia kaj ŝtata regado; Ĉinio subtenas Venezuelon en ĝia starigo de specialaj ekonomiaj zonoj, kaj volas kunhavigi koncernan sperton kun Venezuelo por helpi Venezuelon antaŭenigi nacian konstruadon.

Maduro diris, ke Venezuelo kaj Ĉinio havas profundan amikecon kaj fruktodonan kunlaboron, kaj iliaj rilatoj povas esti rigardataj kiel modelo por sudaj landoj. La venezuela popolo elkore dankas la ĉinajn registaron kaj popolon pro ilia valora subteno kaj helpo, kiam Venezuelo suferis de kontraŭleĝaj unuflankaj sankcioj kaj la multoblaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la novkronvirusa epidemio. Ĝuste danke al la helpo de la ĉinaj fratoj, la venezuela popolo eltenis la provon kaj faris eksterordinarajn atingojn en la afero de nacia ekonomia konstruado. Venezuelo volas lerni el la sperto de Ĉinio pri konstruado de specialaj ekonomiaj zonoj kaj profundigi praktikan kunlaboron inter la du landoj en agrikulturo, investo, edukado, turismo kaj aliaj kampoj.

Maduro diris, ke Venezuelo aktive subtenas la komunan konstruadon de la “Zono kaj Vojo”, subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj Tutmondan Civilizacian Iniciaton proponitajn de prezidanto Xi Jinping, kaj volas proksime labori kun Ĉinio por komuniki kaj kunlabori ene de multflankaj kadroj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj la BRICS-mekanismo, protekti la multflankismon kaj legitimajn interesojn de evoluantaj landoj, kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Venezuelo volas ludi aktivan rolon por antaŭenigi la pluan disvolviĝon de la rilatoj inter Venezuelo kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree