Aperis opinio pri demonstracia zono de ambaŭborda integrita disvolvado
CMG Publikigita: 2023-09-13 18:57:07

Solvi la tajvanan problemon kaj plenumi unuiĝon de la patrujo estas la historia tasko nerevokebla de la Komunista Partio de Ĉinio, la komuna deziro de la tuta popolo de Ĉinio, kaj la natura postulo atingi grandan releviĝon de la ĉina nacio. La provinco Fujian havas apartan pozicion kaj rolon en la tuto de laboro pri Tajvano. Por pluigi ambaŭbordan integritan disvolvadon kaj antaŭenigi la procezon de paca unuiĝo de la patrujo, jen aperis opinio, laŭ kiu oni subtenas, ke Fujian serĉesploru novan vojon de ambaŭborda integrita disvolvado kaj konstruu demonstracian zonon de ambaŭborda integrita disvolvado.

Por tiu celo necesas preni kiel principon la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko, profunde efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, insisti pri la novepoka ĝenerala strategio de KPĈ pri solvo de la tajvana problemo, praktiki la ideon pri tio, ke “la popolanoj de la du bordoj de la markolo Tajvano estu unu familio”, kaj fari klopodojn, ke en la plena teritorio de Fujian konstruiĝu demonstracia zono de ambaŭborda integrita disvolvado.

Kiam la demonstracia zono de ambaŭborda integrita disvolvado estos konstruita, la efiko plene elmontriĝos. La zono fariĝos la unua hejmloko, kien samlandanoj kaj entreprenoj el Tajvano eniros. Tiam, la politika kaj reĝima sistemoj pri integrita disvolvado estos pli perfektaj, kaj la socia etoso de la familiareco por dubordaj homoj estos pli densa. Unuvorte, tiam pli facilos homa irado kaj reirado, pli oportunos komercadoj kaj investoj, kaj pli vastos kunlaboro, por ĉiu el la du bordoj.

https://english.news.cn/20230912/cb848a626b5145d0b514a710ade13f50/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree