Prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Kevin McCarthy, membro de Respublika Partio de Usono, marde postulis fari enketon por akuzi prezidenton Joe Biden pri lia korupto.
McCarthy diris, ke en la enketo de la Komitato pri Superrigardo de la Ĉambro de Reprezentantoj oni trovis, ke la prezidento Biden estas suspektata pri misuzo de potenco, obstrukco de justico kaj korupto, dum respublikanoj esploris la komercajn negocojn de lia filo, Hunter Biden, antaŭ ol la prezidento ekoficis en 2021.