Prezentado de usona ambasadoro montris malbonfarojn de Usono kaj Japanio en damaĝo al oceano
Lucia & Qiu Publikigita: 2023-09-13 18:14:55

La 31an de aŭgusto, usona ambasadoro al Japanio, Rahm Emanuel, faris specialan vojaĝon al Fukuŝimo por manĝi marajn manĝaĵojn kaj subteni la ellason de la nuklepoluita akvo de Japanio en la maron. 

Sed Usono estas la lando, kiu plej multe reduktis importadon de japanaj agrikulturaj, arbaraj kaj akvaj produktoj en la unua duono de ĉi tiu jaro, kun la tri ĉefaj manĝaĵoj el regionoj influitaj de la ellaso de nuklepoluita akvo. Oni povas facile rimarki, ke malantaŭ la prezentado, Usono estas pli honesta kun voĉdono per piedo.

Usono parolas pri “moralo kaj justeco”, tamen ĝi ĉiam kalkulas siajn interesojn. Laŭ pli profunda perspektivo, la subteno de Usono al la japana ellaso de nuklepoluita akvo en la maron rilatas al la interŝanĝo de ekonomiaj kaj geopolitikaj interesoj.

Post kiam Japanio komencis ellasi nuklepoluitan akvon en la maron spite al forta opono de la internacia komunumo, Ĉinio prenis respondajn rimedojn laŭ enlanda leĝo kaj koncernaj reguloj de la Monda Organizo pri Komerco, kio estas justa, racia kaj necesa kaj reflektas respondecon de Ĉinio pri protekto de mara medio kaj sano de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree