Ĉina ambasadoro alvokis kune antaŭigi kaj protekti la homajn rajtojn
Qiujieming Publikigita: 2023-09-14 21:08:38

La 13an de septembro, en la ĝenerala debato pri la dua temo por diskuto en la 54a sesio de la Homrajta Konsilio de UN la ĉina ambasadoro Chen Xu, permanenta reprezentanto de Ĉinio ĉe la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj Aliaj Internaciaj Organizoj en Svislando, faris paroladon kaj alvokis, ke ĉiuj partioj kune antaŭigu kaj protektu la homajn rajtojn, kaj donu pozitivan energion al sana evoluigo de la monda homrajta afero.

Chen notis, ke lasi pacon kaj evoluigon favori ĉiun homon el ĉiu lando kaj igi ĉiun homon ĝui ĉiun specon el la homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj ekonomia, socia kaj kultura, estas komunaj deziro kaj misio de la homaro. Por festi la 75an datrevenon de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 30an datrevenon de Viena Deklaracio kaj Programo de Agado, ni ĉiuj devas kune antaŭigi kaj protekti la homajn rajtojn.

Chen diris, ke la enhavo de la homaj rajtoj estas ampleksa kaj riĉa. Ĝi enhavas la politikajn rajtojn de la civitanoj kaj ankaŭ iliajn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn; ĝi ampleksas privatajn rajtojn kaj ankaŭ kolektivajn rajtojn. Ĉiuj tiuj ĉi rajtoj do devas esti respektataj surbaze de egaleco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree