Eŭropa ekonomio daŭre malvigliĝas
Qiujieming Publikigita: 2023-09-14 16:48:19

Laŭ la lastatempaj donitaĵoj de Societo por Tutmonda Interbanka Telekomuniko (angle: SWIFT), la usona dolaro konsistigas pli ol 46% inter tutmondaj pagiloj en la SWIFT-sistemo kompare kun tiu en antaŭ dek jaroj, sed antaŭ dek jaroj ĝi konsistigis iom pli ol trionon. Kontraste, la uzokvanto de la eŭro konsistigis malpli ol kvaronon (24,4%), nome sur la plej malalta nivelo registrita, kaj la distanco de la eŭro kun la usona dolaro pligrandiĝis al 22 elcentaj punktoj.

De kiam la ukrainia krizo eskaladis, Eŭropo, kiu, devigita de Usono, sekve efektivigis sankciojn kontraŭ Rusio, tamen falis en pasivan pozicion. La industria produktado de Germanio, la tradicia kreskmotoro de la eŭro-zono, falis de julio dum la tria sinsekva monato. La Internacia Mona Fonduso antaŭvidas, ke Germanio estos en la mondo la sola grava ekonomio, kiu ŝrumpos en 2023, dum tiu de Rusio, sub sankcioj, atendite kreskos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree