Sarah: “Ĉinio estas mia dua hejmloko”
Ĝoja Publikigita: 2023-09-14 11:11:13

"Saluton! Mi nomiĝas Sarah kaj mia ĉinlingva nomo estas Huang Meigui, signifanta flavan rozon. Mi venas de Sud-Afriko kaj restas en Ĉinio ĉirkaŭ 6 jarojn. Nun mi lernas la ĉinan lingvon en Huaqiao-Universitato (en urbo Quanzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio)."

Sarah klarigis, ke ŝiaj plej ŝatataj koloro kaj floro estas flavo kaj rozo, tial ŝia ĉinlingva nomo estas Huang Meigui. Kiam ŝi aĝis 16 jarojn, ŝia patro trovis laboron en Ĉinio, pro tio sekvante siajn gepatrojn ŝi venis al Ĉinio. Sarah sentis sin kiel malnovan amikon ĉe la unua renkontiĝo kun Ĉinio.

"Antaŭ ol veni al Ĉinio, mi pensis, ke ĉinoj ŝin vestus en tradiciaj kostumoj, ekzemple Hanfu, la tradicia kostumo de han-nacieco, kaj Qipao, ĉina virina robo fendita sur la flankoj. Sed kiam mi atingis Ĉinion, mi trovis, ke la lando estas tre moderna kun evoluintaj scienco kaj teknologioj. Ĝi ŝajnas mia dua hejmloko, kie mi sentas min sekura kaj agrabla."

Nun Sarah lernas en Huaqiao-Universitato. Ŝi diris, ke Ĉinio plaĉas al ŝiaj familianoj, ŝia elekto lerni la ĉinan lingvon ankaŭ celas helpi la familianojn pli bone adaptiĝi al Ĉinio.”

"Miaj gepatroj tre ŝatas Ĉinion, opiniante, ke mi povos ricevi pli da oportunoj en Ĉinio. Nun ni havas amikojn ĉi tie, bredas du hundojn. Laŭ ni, Ĉinio estas nia dua hejmloko. Mi esperas pli facile interŝanĝi opiniojn kun lokanoj, ankaŭ helpi miajn gepatrojn, ĉar ili ne regas la ĉinan lingvon. Mi estas la unua persono kapabla paroli en la ĉina lingvo en mia familio."

Lernanta en la universitato Sarah fariĝis membro de la novmediata studio nomata "Voĉo de Fremdlandaj Studentoj". Ŝi kaj kunlernantoj de la studio prezentas al la mondo riĉan, koloran, vivoplenan kaj tridimensian Ĉinion per mallongaj videaĵoj.

"Ni vojaĝis en multaj lokoj de Ĉinio, ankaŭ lernis kulturojn de malsamaj lokoj de Ĉinio. Mi pensas, ke mia universitato esperas doni pli da okazoj por ke ni kiel eble plej multe komprenu la ĉinan kulturon kaj la nunan ŝtatan staton. Mi sendis iujn videaĵojn al miaj parencoj en Sud-Afriko. Precipe mia avino tre ŝatas la verkojn, kiujn mi filmis, petante, ke mi regule sendu la videaĵojn al ŝi."

Sud-Afriko estas la ampleksa strategia partnero de Ĉinio, ankaŭ la unua afrika lando aliĝinta al la iniciato Zono kaj Vojo. En la lastaj 25 jaroj post establigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj disvolviĝis multe, frue superis la kampon de dulandaj rilatoj kaj pli kaj pli multe influis la mondon. Sarah esperis, ke la iniciato Zono kaj Vojo donos pli da oportunoj al la du landoj.

"Mi opinias, ke la iniciato 'Zono kaj Vojo' malfermos pli da pordoj de la dulanda kunlaboro kaj altigos nivelon de nia kunlaboro en multaj flankoj. Mi esperas, ke danke al la iniciato 'Zono kaj Vojo' la du landoj povos pli multe lerni unu la alian."

    

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree