Mortnombro de la inundoj de Libio grandiĝis al 5 500
Qiujieming Publikigita: 2023-09-14 16:49:08

Loka oficisto merkrede diris, ke la nombro de mortintoj pro detruaj inundoj, kiuj frapis orientan Libion, grandiĝis al 5 500, kun 7 000 vunditoj.

Osama Ali, la proparolanto de la Tripolo-bazitaj krizservoj, diris ke la fina mortnombro ankoraŭ ne povas esti determinita, ĉar korpoj daŭre estas trovitaj el la trafitaj regionoj.

Li diris, ke proksimume 10 000 homoj estas anoncitaj kiel malaperintaj, kaj ke 30 000 homoj estis delokigitaj pro la inundoj, kaj ke la inund-trafitaj regionoj alfrontas severan mankon de bazaj provizoj.

En dimanĉo, mediteranea ŝtormo alteriĝis al okcidenta Libio, kaŭzante inundojn, kiu damaĝis infrastrukturon sur sia vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree