La 15an de septembro en gazetara konferenco de ĉina Ŝtata Departemento, Ĉina Statistika Buroo publikigis la nacian ekonomian situacion de aŭgusto 2023. En aŭgusto industria produktado rapidiĝis, kaj la ekipaĵ-fabrika industrio refortiĝis. La aldonvaloro de industriaj entreprenoj super la difinita grandeco tutlande kreskis per 4,5%, pli rapide je 0,8% ol la antaŭa monato. La serva industrio rapide kreskis, kaj la moderna serva industrio havis bonan kreskon. Merkataj vendoj rapide resaniĝis, kaj serva konsumo pliiĝis pli rapide, la totala podetala vendo de konsumvaroj pliiĝis per 4,6% ol la sama periodo de la lasta jaro, je 2,1% pli rapide ol la pasinta monato; la dungada situacio estis ĝenerale stabila, kaj la urba enketita senlaboreca indico estis 5.2%, malpli ol la pasinta monato.