Xi Jinping sendis gratulleteron al Trans-Markola Junulara Disvolva Forumo
Pluveta Publikigita: 2023-09-15 19:59:15

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, vendrede sendis gratulleteron al la 6a Trans-Markola Junulara Disvolva Forumo, kiu malfermiĝis en la sama tago en la urbo Hangzhou, la provinco Zhejiang de orienta Ĉinio.

Xi emfazis la esencan rolon de junularo kiel la espero de la lando kaj la estonteco de la nacio, salutante la forumon kiel gravan platformon por junularoj de ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo por interŝanĝi ideojn, kreskigi reciprokan komprenon kaj lerni unu de la alia.

Xi esprimis sian esperon, ke per la forumo, pli da junuloj trans la Tajvana Markolo fariĝos intimaj amikoj kaj bonaj partneroj kunlaborantaj por pli bona estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree