Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Hun Manet
Pluveta Publikigita: 2023-09-15 20:37:52

Antaŭtagmeze de la 15a de septembro, en la Popola Granda Halo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Hun Manet, kiu estas en Ĉinio por oficiala vizito.

Xi Jinping montris, ke ĉefministro Hun Manet elektis Ĉinion kiel la celon por sia unua vizito post la enoficiĝo, kio plene pruvas la grandan gravecon, kiun la nova kamboĝa registaro donas al firmiĝo kaj disvolviĝo de la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Ĉinio kaj Kamboĝo estas firmaj amikoj. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 65 jaroj, la du flankoj ĉiam havis altan gradon de reciproka konfido, egala traktado, reciproka profito kaj kungajno, kaj ĉiam firme subtenis unu la alian en gardado de naciaj suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj. Ĉi tio estas la kerna esenco de la ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco. Ĉi-jare ambaŭ flankoj malfermis novan epokon de konstruado de altkvalita, altnivela kaj altnorma ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco. Ĉinio volas kunlabori kun Kamboĝo por antaŭenigi la konstruadon de ĉina-kamboĝa komunumo kun komuna estonteco profunde kaj konkrete, kaj kunlabori por krei modelon por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree