Kiuj novaj movfortoj venas el la firme fidela amikeco inter Ĉinio kaj Venezuelo?
CMG Publikigita: 2023-09-15 15:47:11

“Historia vizito”, “la rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo estas levitaj al ĉiavetera strategia partnereco”, “kelkdekoj da kunlaboraj interkonsentoj”… La 14an de septembro latinamerika amaskomunikilo listis tiujn ĉefajn vortojn, kiam la venezuela prezidento Nicolás Maduro Moros finis sian viziton al Ĉinio.

Tio estas la tria ŝtatafera vizito de Maduro al Ĉinio. La 13an, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun Maduro, li diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo starigis al si ĉiaveteran strategian partnerecon, kio konformas al la komuna deziro de la dunaciaj popoloj kaj adaptiĝas al la ĝenerala tendenco de la historio. La vizito de Maduro estas taksita de Latin American News Agency “fruktodona”: la duflanka rilateco leviĝis pli alten, post la renkontiĝo de la du ŝtatestroj aperis komuna deklaro, kaj multe da kunlaboraj dokumentoj estis subskribataj.

La 28an de junio, 1974, la oficialaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo estis starigitaj. Dum la preskaŭ duona jarcento la du landoj spertis internaciajn ŝanĝiĝojn de vento kaj nuboj, kaj sekve havas inter si la amikecon de firma fideleco.

Kiel do tiuj bonaj amikoj, kiuj estas fidelaj unu al la alia, kaj bonaj kamaradoj, kiuj progresas unu por la alia, alportu pli da bono al la dulandaj popoloj, kaj donu pli da energio al la kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko?  

Estas analizisto, kiu diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo estas levitaj al ĉiavetera strategia partnereco, kio reprezentas altnivelan politikan interfidon. Ĉinio ĉiam subtenas la klopodon de Venezuelo protekti la ŝtatan suverenecon, nacian dignon kaj socian stabilecon, kaj apogas la justan aferon de Venezuelo kontraŭstari intervenon el la ekstera mondo. Kiam Venezuelo renkontis malfacilojn, Ĉinio liveris realajn helpojn. Maduro diris, ke la venezuela popolo elkore dankas la ĉinajn registaron kaj popolon; kiam Venezuelo renkontis ĝenojn, kiel neleĝajn unuflankajn sankciojn kaj kovimajn atakojn, Ĉinio donis fortan subtenon kaj helpon.

En sep tagoj Maduro vizitis kvar lokojn. Li koncentris sin sur la ĉineska modernigo kaj spertoj. Li diris: “Ie ajn en Ĉinio, kie li estis, ne estas sen pruvo, ke Ĉinio staras kun progreso kaj forto.”

Kiam Maduro eniris en altrapidan trajnon en la provinco Shandong, li diris: “Ni veturas en la trajno al Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, por akcepti la venontecon.” En la venonteco Ĉinio kaj Venezuelo, la paro da firme fidelaj amikoj, atingos kunlaboron kaj disvolvon en pli alta nivelo kaj pli vasta amplekso, kaj alportos al la dulandaj popoloj pli da bono kaj pli da bonaj informoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree