Alia fera pruvo: Usono estas la imperio de kodrompistoj
CMG Publikigita: 2023-09-15 20:35:28

Lastatempe, en kazo de reta atako al Nordokcidenta Politeknika Universitato de Ĉinio oni akiris grandan progreson. En la esplorado ĉinaj laborantoj, analizinte la programaron nomatan “Dua Rendevuo”, sukcesis fiksi la identecon de atakofarintoj, kiuj apartenas al la Nacia Sekureca Agentejo de Usono (NSA). Tiu grava trovo estas alia fera pruvo, ke la usona registaro faras retan atakon al aliaj landoj.

Laŭ la raporto publikigita de la Krizotrakta Centro de Ĉinio pri Komputila Viruso, la programaro “Dua Rendevuo” estas retspaca armilo esplorita de NSA, kiu povas fari subaŭskulton pri reta flukvanto, atakon al perantoj, enigi malbonintencajn kodojn, kaj kompreneble, ankaŭ aliajn pli kompleksajn spionadojn en la interreto. Krom tio, ĉinaj laborantoj trovis ankaŭ saltotabulajn servilojn longdistance kontrolatajn de NSA, kaj el tiuj la plejpartaj estas dislokitaj en Germanio, Japanio, Sud-Koreio kaj Tajvano de Ĉinio. Per tiuj kanaloj Usono povas fari longtempan ŝtelaŭskultadon ĉe klientoj kaj, cetere, sendi pli da retaj armiloj kontraŭ cel-klientoj.

Por la ekstera mondo tiu usona artifiko “ŝtelisto krias por kapi ŝteliston” jam estas eksmoda. De 2013 la usona registaro nigrigas Ĉinion per diversaj sistemaj rimedoj, profitante de la temo pri reta sekureco, sed en ĉiuj nigrigoj ili havis neniajn atestojn, eĉ iometajn. Sed oni kaptis retan subaŭskulton, kiun faras la usona flanko mem.

Kiu faras sendiferencan subaŭskulton en la tuta mondo? Kiu estas la plej danĝera por la reta spaco de la mondo? Usono do jam donis la respondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree