Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis mesaĝon al Bob Dadae, gubernatoro de Papuo-Nov-Gineo por gratuli la 48-an datrevenon de sendependiĝo de la lando.
Xi montris, ke depost establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Papuo-Nov-Gineo, kontinue profundiĝas diverskampaj kunlaboroj kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Papuo-Nov-Gineo, kio pliigis bonaĵojn al la du popoloj. Li alte atentas la rilatojn, volas kune kun gubernatoro Bob Dadae akceli la dulandan ampleksan strategian partnerecon sur novan stuparon por pli multe doni bonaĵojn al la du popoloj.