Kie estas venonta merkata oportuno? Ili ankoraŭ diris, “Ĉinio!”
Ĝoja Publikigita: 2023-09-16 17:29:58

Lastatempe hispana retejo de El Economista citis raporton de ekonomikistoj, montrante, ke en la lastaj du jaroj la ĉina importa kvanto de fruktoj de durio okupis 91% de la monda bezono.

Kaj aŭgustaj ekonomiaj donitaĵoj publikigitaj de la ĉina registaro vendrede atestis grandan altiron de la ĉina konsuma merkato por la mondo. Aŭguste, la ĉina totala sumo de detala vendado de konsumaĵoj pliiĝis je 4,6% ol tiu en aŭgusto de la lasta jaro, pli multe je 2,1 procentoj ol tiu en julio. Kaj alilandaj amaskomunikiloj sinsekve esprimis atenton al pliboniĝo de la ĉina ekonomio.

En la kuranta jaro mankis fortoj por reprosperiĝo de la monda ekonomio kaj aperis la superflua efiko de politika koncentriĝo de ĉefaj evoluintaj ekonomioj. Sub la premio Ĉinio daŭre renormaligis kaj reprosperigis sian ekonomion kaj daŭre estas la ĉefa motoro de kreskado de la monda ekonomio. “Per la giganta merkato Ĉinio donas novan disvolvan movforton al la mondo”, tio ja estas la kialo, ke translandaj entreprenistoj senhezite elektis Ĉinion.

En la kuranta jaro pli kaj pli da eksterlandaj entreprenoj metis siajn centrojn pri esploro kaj disvolvo en Ĉinio, ekzemple sinsekve fondiĝis ĉina esplor-kaj-disvolva centro de XYLEM, ĉina aŭtonoma centro de esploro kaj disvolvo de Schneider-Elektro kaj dezajna studio de VOLVO en Ŝanhajo. Malantaŭ ĉio ĉi, la giganta ĉina merkato, perfekta industria ekologia sistemo kaj riĉa konservo de talentuloj estas gravaj kialoj.

Kompreneble postepidemia ekonomia reprosperiĝo estas onda disvolvado kaj zigzaga marŝado. Lastatempe Ĉinio ellaboris serion da rimedoj por renormaligi kaj pligrandigi konsumadon, akceli privatan ekonomion kaj plimulte altiri investon de alilandaj entreprenoj. Tre baldaŭ estos ĉinaj tradiciaj festoj de Ĉinio, nome la Aŭtunmeza Festo kaj Nacia Tago, iliaj roloj akceli konsumadon kaj ekonomion daŭre aperos, kaj "la fluanta Ĉinio" certe donos pli da movfortoj de disvolvo al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree