Konstanta Reprezentanto de Ĉinio ĉe UN: La principo pri unu Ĉinio toleras nenian atencon
Shanshan Publikigita: 2023-09-16 17:15:59

Responde al lastatempaj agoj de la tajvanaj aŭtoritatoj pri pufreklamado de la tiel nomata "partopreno en UN" kaj misinterpretado de la Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN, ĉina konstanta reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj Zhang Jun donis paroladon la 14-an de septembro por klarigi ĉinan solenan pozicion.

Zhang Jun diris, ke tio estas refojapolitika farso, ke la separismaj fortoj de "Tajvana sendependeco" kaj iuj kontraŭĉinaj fortoj profitas de la malfermo de la 78-a Ĝenerala Asembleo de UN por " altiri atenton de la publiko". La tiel nomata "partopreno de Tajvano en la Unuiĝintaj Nacioj" estas tute malvera propono. Unue, estas ununura Ĉinio en la mondo, Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion. Kaj Unuiĝintaj Nacioj estas la interregistara internacia organizo kunmetita de suverenecaj ŝtatoj. Kiel provinco de Ĉinio, Tajvano havas neniun bazon, neniun kialon, kaj neniun rajton partopreni en Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj rilataj agentejoj. Due, persistanta en la principo de unu Ĉinio, la ĉina registaro faris proprajn konvenajn aranĝojn por la partopreno de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano kaj la Asembleo de la Internacia Civil-aviada Organizo. La aŭtoritatoj de la Demokratia Progresiva Partio (DPP) obstine antaŭenigis "sendependecon de Tajvano" kaj rifuzis akcepti la "Interkonsenton de 1992." Pro tio, la politika fundamento de la koncernaj aranĝoj ne plu ekzistas. Estas tute la kulpo de la aŭtoritatoj de la DPP. Trie, la principo de unu Ĉinio estas la ĝenerala konsento de la internacia komunumo kaj konformas al bazaj normoj de internaciaj rilatoj. Nuntempe 182 landoj tra la mondo establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio surbaze de la principo de unu Ĉinio. La aŭtoritatoj de la DPP kaj iuj eksteraj fortoj, kiuj krias pri "partopreno de Tajvano en la Unuiĝintaj Nacioj", esence provas krei "du Ĉinion" kaj "unu Ĉinion, unu Tajvanon". Tio estas evidenta defio al la bazaj normoj de internaciaj rilatoj.

Zhang Jun avertas la aŭtoritatojn de DPP kaj iujn eksterajn fortojn: Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN ne povas esti misinterpretita, kaj la principo de unu Ĉinio ne estas malobservebla! Li diris, ke ni daŭre aliĝos al la baza politiko de "paca reunuiĝo kaj unu lando, du sistemoj", klopodos por antaŭenigi pacan disvolvon de la intermarkolaj rilatoj, kaj rezolute disbatos separismon kaj intervenan provon de eksteraj fortoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree