Ĉinio volas labori kun membroj de G77 por malfermi novan ĉapitron en suda-suda kunlaboro
Yu Publikigita: 2023-09-17 17:06:32

Li Xi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris vendrede, ke Ĉinio volas labori kun membroj de la Grupo 77 (G77) por malfermi novan ĉapitron en suda-suda kunlaboro, serĉante pli grandan disvolviĝon per pli forta solidareco.

Li faris la rimarkojn dum ĉeesto al la Pintkunveno de G77 kaj Ĉinio en Havano de Kubo kiel la speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, esprimante la volon de Ĉinio labori kun membroj de G77 por konstrui tutmondan sudan komunumon kun komuna estonteco, kaj malfermi la novan epokon de komuna disvolviĝo.

Li diris, ke la mondo spertas ŝanĝiĝojn en skalo nevidebla dum jarcento. Evoluantaj landoj plifortiĝas. Suda-suda kunlaboro ludas pli kaj pli gravan rolon en antaŭenigo de la tendenco de kolektiva leviĝo de evoluantaj landoj kaj daŭrigo de la kontinua tutmonda ekonomia kresko.

Li faris tri-punktan proponon pri kunlaboro inter G77 kaj Ĉinio, alvokante membrojn de G77 resti fidelaj al la origina aspiro de G77 pri sendependeco kaj pli granda kolektiva forto per unuiĝo. Krome, li instigis al rekomendo de egaleco, justeco kaj inkluziveco kaj alvokis serĉi disvolviĝon, revigliĝon kaj kungajnan kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree