Ĉina ĉefministro Li Qiang sabate renkontiĝis kun laosa ĉefministro Sonexay Siphandone en Nanning, la ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.
Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj landoj, plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj kundividi ŝancojn kaj kune antaŭenigi disvolviĝon, por profitigi la du popolojn kaj kontribui al paco kaj stabileco de la regiono.
Li ankaŭ urĝis la du flankojn plene ludigi la rolon de Ĉina-Laosa Fervojo en akcelo de la disvolviĝo de la du landoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj importi pli da bonkvalitaj produktoj el Laoso, kaj ke la du flankoj devas plifortigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn por plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.
Sonexay Siphandone diris, ke Laoso dankas Ĉinion pro ĝia forta subteno al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Laoso, kaj alte taksis fruktodonajn rezultojn de la duflanka kunlaboro. Laoso firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj firme subtenas Ĉinion en protekto de kernaj interesoj.